Söreen [Esperanto translation]

Songs   2024-09-17 12:53:16

Söreen [Esperanto translation]

Via rid’ estas plaĉa,

vi bone desegnas.

Iam vi estos mia:

estas ĵuro de hundo.

Flugis al vi la kuglo,

la koron mi celis.

Söreen, vi kaptis ĝin.

Ni ĉiam estos venkintoj.

Mi ne ŝatas al Jimmy,

li kaŝrigardas vin.

Mi scias, ke inter ambaŭ vi

staras io magneta.

Venu, mi havas groŝojn

– ja miaj, tion mi ĵuras.

Söreen, al vi mi donacos, venu,

ĉokoladringon, ĉokoladringon.

Iam, ni edziĝos

Söreen, ho Söreen, ho Söreen, ho Söreen.

La vivo ŝveligis vian bruston,

instigis ĉiujn miajn malamikojn.

Per l’Itali’, kiun mi havas enmane,

mi devas mortigi al Jimmy.

Kiu ekflagros sian kandelon

je la sojlo de via haŭto?

Kiu ekflamigos la virgulinon?

Ini mini majni mo,

Ini mini majni mo.

Pro mono, damna mono,

via patro transloĝiĝis.

Sange ruĝa estis

la ŝarĝaŭto de l’malfeliĉ’.

Sur mia ligna kor’

mi ĉizaĉis bombojn.

Malŝaltitaj lumoj ĉe vi:

venis la mondfino,

ja la mondfino.

Onidire, vi vivas sur la ĉiel’

inter Novjork’ kaj ajna lok’.

Sed miaj aviadiloj perdiĝas,

ĉu kaptas min via radaro?

Ĉe la minej’, ĉe l’skatej’,

mi ofte vidas al Jimmy.

Li kaj mi, foje,

ni pensas: «Kiu?»

ni pensas: «Kiu?»

Kiu ripozas

okcidente de via kor’?

Kiu transformas

vian enuon en feliĉo?

Kiu ĝuas la privilegion

post la noktiĝo,

kiu manĝas la persikon,

kiu trinkas ĝin sukon?

Kiu trinkas vian sukon?

See more
Richard Desjardins more
  • country:Canada
  • Languages:French
  • Genre:Pop-Rock, Rock
  • Official site:https://www.richarddesjardins.com/
  • Wiki:https://fr.wikipedia.org/wiki/Richard_Desjardins
Richard Desjardins Lyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved