Sólo le pido a Dios [Esperanto translation]

Songs   2024-05-17 00:56:31

Sólo le pido a Dios [Esperanto translation]

Al Di' mi petas ke,

ne l' dolor' lasu min indiferenta,

ke la velkanta morto ne min trovu,

nenionfara, pigra kaj nekompetenta.

Al Di' mi petas ke,

ne l' maljust' lasu min indiferenta,

ke neniu frapu mian vangon

sen antaŭe min deklari malkonsenta.

Al Di' mi petas ke,

ne l' milit' lasu min indiferenta

estas ĝi giganta monstro kiu tretas

la naivon de l' popolo pacosenta.

Al Di' mi petas ke,

ne l' trompad' lasu min indiferenta,

kaj se perfidulo iujn venkas,

ili trovu kiel lin sentigi penta.

Al Di' mi petas ke,

ne l' futur' lasu min indiferenta,

ke la forpelitoj havu ŝancon

travivadi en kulturo diferenca.

Al Di' mi petas ke,

ne l' milit' lasu min indiferenta

estas ĝi giganta monstro kiu tretas

la naivon de l' popolo pacosenta.

See more
León Gieco more
  • country:Argentina
  • Languages:Spanish
  • Genre:Folk, Rock
  • Official site:http://www.leongieco.com/
  • Wiki:https://en.wikipedia.org/wiki/Le%C3%B3n_Gieco
León Gieco Lyrics more
León Gieco Featuring Lyrics more
León Gieco Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved