IO STULTA lyrics

Songs   2024-11-23 02:31:37

IO STULTA lyrics

Mi tenos vin cxe l' temefono gxis vi diros:

"kunestos ni dum vesper' ",

sed timas mi, ke por vin akompani

hejmen el dancejo vanas l'esper'.

Prefere en drinkejo cxarma sidos,

frandos glason ni da dolcxa vin'

kaj poste cxion fusxos mi, dirante

ion stultan kiel "mi amas vin".

Jes, mi scias ke vi malestimas

preskaux cxion, kion faras mi por vi,

vi volas nur novajxojn kaj vi diras,

ke al mi ecx mankas fantazi'.

Sencxese mi baraktas por elpensi

por vi frazojn de belega signif',

kaj poste ne kuragxas ilin diri,

eble tauxgus kelka nova modif'.

Perfektas nun l'estos', magia nokt',

parfum' de floroj ebriigas min,

sed eble cxion fusxos mi, dirante

la stultajxon, ke mi amas vin.

Jes mi scias, ke vi malestimas

preskaux cxion, kion faras mi por vi,

vi volas nur novajxojn kaj vi diras,

ke al mi ecx mankas fantazi'.

Sencxese mi baraktas por elpensi

belajn frazojn plensignifajn por vi,

sed poste ne kuragxas ilin diri,

restas ili, do, kasxitaj en mi.

Perfektas nun l'estos', magia nokt',

parfum' de floroj ebriigas min,

sed eble cxion fusxos mi, dirante

la stutajxon, ke mi amas vin.

Mi amas vin, mi amas vin, mi amas vin,

Mi amas vin.

See more
Manŭel Rovere more
  • country:
  • Languages:Esperanto, English
  • Genre:
  • Official site:
  • Wiki:
Manŭel Rovere Lyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved