Ligita al unu sablero
Ligita al unu sablero
vi volas lasi min, iri malproksimen
sed, en mallumo, vi poste vokos min.
Mi volas vin luli, vin luli,
metante vin sur ondon
de l'maro, de l'maro,
ligante vin al unu sablero,
tiel, ke en nebulon fugxi ne povos vi
kaj cxiam restos tie cxi.
Mi volas , vin teni, vin teni,
al mi ligita per sunradio, radio
kaj tiel jxia varmo dispeligos
la nebulon kaj via koro
foriri ne povos plu:
felicxo regos por ni du.
felicxo regos por ni du.
cxar, eble, iam vi fugxos
kaj, en la nokto, vi perdigxos
kaj tute sola, en la mallumo,
poste min vokos.
Mi volas , vin teni, vin teni
al mi ligita per sunradio, radio
kaj tiel gxia varmo dispeligos
la nebulon kaj via koro
foriri ne povos plu:
felicxo regos por ni du.
Memoru, ke l'veran amon,
en mia koro cxiam vi trovos,
ni tiel vivos en harmonio kaj poezio.
Mi volas vin luli, vin luli,
metante vin sur ondon
de l'maro, de l'maro,
ligante vin al unu sablero,
tiel, ke en nebulon fugi ne povos vi
kaj cxiam restos tie cxi.
Mi volas vin teni, vin teni
al mi ligita per sunradio, radio
kaj tiel gxia varmo dispeligos
la nebulon kaj via koro
foriri ne povos plu:
felicxo regos por ni du.
felicxo regos por ni du.
- Artist:Manŭel Rovere