LA TRAJN' FAJFADAS [German translation]
LA TRAJN' FAJFADAS [German translation]
Pensis mi, ke bonos pli
sen adiaux disigxu ni,
cxar ne havus mi la koron
revidi vin.
Sed mi auxdas en lontan'
la fajfadon de la trajn'
Sxajnas gxi lamento trista
dum vesper'.
Povis mi imagi vin
doloranta en l'anim',
sur la kajo, en svarmado
de "gxis revid' ".
Sed mi auxdas en lontan'
la fajfadon de la trajn'
Sxajnas gxi lamento trista
dum vesper'.
Volis kuri mi al vi,
kun dolora mia kri'.
Malfacile mi kapablis
reteni min.
Kiom foren iros vi,
tiom grandas la cxagren'.
Vi neniam trovos eblon
por reven'.
Pensis mi, ke bonos pli
sen adiaux disigxu ni,
cxar mi sentas, ke jam nun
finigxis cxio.
Kaj mi auxdas, en lontan',
la fajfadon de la trajn',
dum forportas gxi por cxiam
la amon nian.
Dum forportas gxi por cxiam
la amon nian.
- Artist:Manŭel Rovere
See more