Ovunque proteggi [Esperanto translation]

Songs   2025-12-13 06:20:52

Ovunque proteggi [Esperanto translation]

Mi ne dormas, mi havas miajn okulojn malfermitaj por vi,

Mi rigardas eksteren kaj mi ĉirkaŭrigardas.

Kiel ŝvelinta estas la vojo de polvo kaj vento

En la revena avenuo.

Kaj kiam vi venos, kiam vi venos por mi

Rigardu al la angulo de la ĉielo

Kie via nomo estas skribita, kaj ĝi estas skribita en la fero

De ringa rondo.

Kaj ankoraŭ ĝi enamigas min

Kaj ĝi igas min suspiri tiel.

Nun kaj por kiam revenos la sorĉaĵo.

Kaj se vi trovas min laca,

Kaj se vi trovos min estingita,

Se jam venis la plej bona kaj mi ne povis

Konservi ĝin en mi.

La olduloj jam scias la kial,

Kaj ankaŭ malĝojaj hoteloj,

Ke tro multe estas por malmulte kaj ankoraŭ ne sufiĉas

Kaj estas nur unufoje.

Kaj ankoraŭ protektu la gracon de mia koro

Nun kaj por kiam revenos la sorĉaĵo.

La sorĉaĵo de vi, de vi apud mi.

Mi havas ŝtonojn en miaj ŝuoj

Kaj polvon sur mia koro,

Malvarmo en la suno

Kaj vortoj ne sufiĉas.

Mi bedaŭras se mi pekis,

Mi bedaŭras se mi eraras.

Se mi ne estis tie,

Se mi ne revenis.

Sed ankoraŭ protektu la gracon de mia koro,

Nun kaj por kiam revenos la tempo...

La tempo por foriri, la tempo por resti,

La tempo por ekiri, la tempo por brakumi.

En riĉeco kaj en fortuno,

En sufero kaj en malabundo,

En la ĝojo kaj la bruado,

En funebro kaj en doloro,

En la malvarmo kaj en la suno,

En dormo kaj bruo.

Ĉie protektu la gracon de mia koro.

Ĉie protektu la gracon de via koro.

Ĉie proteku, protektu min en malbono.

Ĉie protektu la gracon de via koro.

See more
Vinicio Capossela more
  • country:Italy
  • Languages:Italian, Italian (Southern Italian dialects), English, Russian+2 more, Greek, Latin
  • Genre:Jazz, Singer-songwriter
  • Official site:http://viniciocapossela.it/
  • Wiki:http://it.wikipedia.org/wiki/Vinicio_Capossela
Vinicio Capossela Lyrics more
Vinicio Capossela Featuring Lyrics more
Vinicio Capossela Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Copyright 2023-2025 - www.lyricf.com All Rights Reserved