I Kissed a Girl [Esperanto translation]
I Kissed a Girl [Esperanto translation]
Mi tute tion ne planis
Mi tion ne intencis
Mi ege ekkuraĝis kun drinkaĵo enmane,
Perdis mian singardon
Kutime mi tion ne faras
Mi simple volas vin elprovi
Vi kuriozas al mi,
Kaptis mian atenton
Mi kisis junulinon, tio plaĉis al mi
La gustumo de ŝia ĉeriza ŝminko
Mi kisis junulinon simple por elprovo
Mi esperas, ke mian koramikiĉon ne ĝenos tio
Mi sentis min maldeca, tio ŝajnis ĝustega
Mi ne celas diri, ke mi enamiĝis ĉi-nokte
Mi kisis junulinon, tio plaĉis al mi
Tio plaĉis al mi
Ne, mi eĉ ne konas vian nomon
Tio ne gravas
Vi estas mia eksperimanta ludo
Jen simple homa naturo
Tiel ne faras bonaj junulinoj
Ne tiel ili povas konduti
Mia kapo estas tre konfuzita
Malfacilas ĝin obei
Mi kisis junulinon, tio plaĉis al mi
La gustumo de ŝia ĉeriza ŝminko
Mi kisis junulinon simple por elprovo
Mi esperas, ke mian koramikiĉon ne ĝenos tio
Mi sentis min maldeca, tio ŝajnis ĝustega
Mi ne celas diri, ke mi enamiĝis ĉi-nokte
Mi kisis junulinon, tio plaĉis al mi
Tio plaĉis al mi
Ni, junulinoj, estas ege magiecaj
Mola haŭto, ruĝaj lipoj, kiseblegaj
Malfacilas rezisti, tuŝeblegaj
Tro bonaj por nei tion
Tio ne estas granda afero, tio estas senmalica
Mi kisis junulinon, tio plaĉis al mi
La gustumo de ŝia ĉeriza ŝminko
Mi kisis junulinon simple por elprovo
Mi esperas, ke mian koramikiĉon ne ĝenos tio
Mi kisis junulinon, tio plaĉis al mi
La gustumo de ŝia ĉeriza ŝminko
Mi kisis junulinon simple por elprovo
Mi esperas, ke mian koramikiĉon ne ĝenos tio
Mi sentis min maldeca, tio ŝajnis ĝustega
Mi ne celas diri, ke mi enamiĝis ĉi-nokte
Mi kisis junulinon, tio plaĉis al mi
Tio plaĉis al mi
Tio plaĉis al mi
- Artist:Katy Perry
- Album:One of the Boys (2008)