Fiume Sand Creek [Esperanto translation]

Songs   2025-12-08 17:04:12

Fiume Sand Creek [Esperanto translation]

Ili prenis nian koron sub kovrilo tre malhela

sub mortinta eta luno dormis ni en sonĝo bela.

Estis junulo-generalo

turkiskolora uniformo

estis junulo-generalo

ido de norda ŝtormo.

Arĝentas nun dolaro surfunde de Send-krik.

Malproksimis niaj viroj laŭ la spuroj de bizonoj.

La muziko kiu foris ade iĝis pli malfona.

Ree fermis mi okulojn

sed mi estis daŭre tie.

Mi demandis mian avon

"Ĉu ĉi tiu estas revo?"

Jes, foje kantas fiŝoj surfunde de Send-krik.

Kaj mi sonĝis tiom forte ke elfluis sang' el nazo.

Fulmotondro en orelo en alia paradizo

kaj la larmoj pli malgrandaj

kaj la larmoj tre pli grandaj.

Kiam la ardo de la neĝo

floris per helruĝaj steloj.

Nun infanoj dormas surfunde de Send-krik.

Kiam la suno levis la kapon trans la ŝultrojn de la nokto

restis nur hundoj kaj fumo kaj dispelitaj tendoj.

Sagon pafis mi al ĉielo

nur por igi ĝin elspiri

sagon pafis mi al vento

nur por igi ĝin elsangi,

De la tria sago plue al la fundo de Send-krik.

Ili prenis nian koron sub kovrilo tre malhela

sub mortinta eta luno dormis ni en sonĝo bela.

Estis junulo-generalo

turkiskolora uniformo

estis junulo-generalo

ido de norda ŝtormo.

Nun infanoj dormas surfunde de Send-krik.

See more
Fabrizio De André more
  • country:Italy
  • Languages:Italian, Ligurian, Italian (Medieval), Sardinian (northern dialects)+5 more, Neapolitan, Romani, Sardo-corsican (Gallurese), Sardinian (southern dialects), Spanish
  • Genre:Singer-songwriter
  • Official site:http://www.fondazionedeandre.it/index.html
  • Wiki:https://it.wikipedia.org/wiki/Fabrizio_De_Andr%C3%A9
Fabrizio De André Lyrics more
Fabrizio De André Featuring Lyrics more
Fabrizio De André Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Copyright 2023-2025 - www.lyricf.com All Rights Reserved