Santa Lucia [Esperanto translation]
Santa Lucia [Esperanto translation]
Sur lunbrileta mar’ en silento
Kun lula ondo ludas la vento.
Sur lunbrileta mar’ en silento
Kun lula ondo ludas la vento.
Venu, atendas vin barketo mia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.
Venu, atendas vin barketo mia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.
Rava Napolo, floro ĉiela
Al enreviga sorĉo fabela
Rava Napolo, floro ĉiela
Al enreviga sorĉo fabela
Logas la noktsilent’, maro magia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.
Logas la noktsilent’, maro magia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.
Venu kaj ĝuu, kun dolĉa sento,
Sub orstelaro kaj lunarĝento
Venu kaj ĝuu, kun dolĉa sento,
Sub orstelaro kaj lunarĝento
La paradizon de feliĉdia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.
La paradizon de feliĉdia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.
- Artist:Enrico Caruso
See more