S.O.S. [Esperanto translation]

Songs   2024-05-09 20:42:56

S.O.S. [Esperanto translation]

Ĉi tio estas SOS, mi estas trafita, mi kuŝas surgrunde!

Ĉu vi aŭdas mian helpvokon, ĉu iu estas ĉi tie?

Mi sentas, ke mi perdiĝas…

Mi forlasis ĉion, sed ne koleru al mi

Mi devis foriri, mi ne plu estis mi

Mi falis tiel malalten

Ke neniu plu vidas min

Mi enprofundiĝis en anonimecon

Kontraŭbatalis malplenon kaj malvarmon, malvarmon

Mi volus reveni, mi ne sukcesas

Mi volus reveni

Mi estas nenio, mi estas neniu

Mia tuta ĉagreno estas mia regno

Nur unu larmo malliberigas min

Vidi la lumon inter la stangoj

Kaj rigardi, kiel belas la ĉielo

Ĉu vi aŭdas mian eĥantan voĉon (eĥantan)?

Ĉi tio estas SOS, mi estas trafita, mi kuŝas surgrunde!

Ĉu vi aŭdas mian helpvokon, ĉu iu estas ĉi tie?

Mi sentas, ke mi perdiĝas…

Silento mortigas, sufero estas leĝo

Ĉu vi aŭdas ĝin? Ĉu vi vidas ĝin?

Ĝi promesas al vi, igas vin

Objekto sen brilo

Do mi kriis, mi pensis pri vi

Mi dronigis la ĉielon en la ondoj, la ondoj

Ĉiuj miaj bedaŭroj, mia tuta historio

Mi spegulas ĝin

Mi estas nenio, mi estas neniu

Mia tuta ĉagreno estas mia regno

Nur unu larmo malliberigas min

Vidi la lumon inter la stangoj

Kaj rigardi, kiel belas la ĉielo

Ĉu vi aŭdas mian eĥantan voĉon?

Ĉi tio estas SOS, mi estas trafita, mi kuŝas surgrunde!

Ĉu vi aŭdas mian helpvokon, ĉu iu estas ĉi tie?

Mi sentas, ke mi perdiĝas…

Ĉi tio estas SOS, mi estas trafita, mi kuŝas surgrunde!

Ĉu vi aŭdas mian helpvokon, ĉu iu estas ĉi tie?

Mi sentas, ke mi perdiĝas…

  • Artist:Indila
  • Album:Mini World (2014)
See more
Indila more
  • country:France
  • Languages:French, English
  • Genre:Pop, R&B/Soul
  • Official site:
  • Wiki:https://fr.wikipedia.org/wiki/Indila
Indila Lyrics more
Indila Featuring Lyrics more
Indila Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved